tag:blogger.com,1999:blog-9026471787879819514.post3877671270457191752..comments2023-03-14T00:04:57.075+11:00Comments on The Newcastle Gerald and Energy Innovator's Advocate: Merewether Surf House - It's History - if you want it?History Manhttp://www.blogger.com/profile/05484398246103027961noreply@blogger.comBlogger1125tag:blogger.com,1999:blog-9026471787879819514.post-51401184038751800822008-04-25T15:43:00.000+10:002008-04-25T15:43:00.000+10:00==Esperanto==Jen la plej hontiga ekzemplero pri la...==Esperanto==
Jen la plej hontiga ekzemplero pri la misadministrado de heritajxo, kaj Mahxiaveleca, kasxita kontraux-heritajxa manipulado farita de la Novkastela Urba Konsilantaro en la antauxnelonga historio.

Jam de 1994, la Konsilantaron lasis cxi tiun konstruajxon putri, malgraux gxia inkluzivo en la Heritajxa listo de gxia LCP (Loka Cxirkauxajxa Plano).

Steffen Lehmann, Estro pri Arhxitekturo cxe la Universitato de Novkastelo priskribis ke la konstruajxo estas "ikono pri surfkulturo". Li ankaux forte proponas ke oni adapte reuzu gxin kun altkvalita aldono.

Multaj lokaj enlogxantoj deziras ke la konstruajxo estu forsxirita cxar gxi sxajnas neglektita, kaj cxar ili ne kredas ke la konstruajxo havas fortan bazan strukturon (tamen gxi ja havas tion).

Post jaroj de Konsilantara neglekto, la Heritajcxa Ofico de NSK en 2003 (eble en unika decido) decidis fari Intertempan Heritajxan Ordonon (IHO) je konstruajxo posedita de la Konsilantaro, por ekzameni gxian gravecon kaj por protekti gxin de sia posedanto (la Konsilantaro). Oni trovas ke gxi havas malpli ol sxtatnivela sed pli ol regionnivela graveco kaj la Ofico sincere rekomendis ke oni konservu kaj reuzu gxin por amika uzo. Gxi ankaux oferis helpi kunfandigi la 3 landdividojn (Konsilantara, Krona kaj privata - Merewether Estate) por helpi al la Konsilantaro obteni tre longdauxran luarangxon (kiu inkluzivus Heritajx-konsilantara heritajx-arangxo kun iu ajn luonto) por kuragxigi al konstruantoj lui kaj renovigi la konstruajxon.

La Gxenerala Administranto kaj Mosxta Urbestro kasxis la oferon gxis unu el la konsilantaranojn ruze eksciis 9 monatojn poste.

Sekve la Konsilantaro kaj la Ministro pri Landoj konsentis pri la propono.

Post la Sxtatbaloto en Marto 2007, la Ministro kaj la Konsilantaro ekhavis alian senton kaj decidis lui la konstruitajxon kun la kondicxoj ke la luanto aux konservu kaj renovigu aux detruu kaj rekonstruu. Kia konstruanto elektus la heritajxan alternativon se oni ankaux oferis blankan konstruejon?

Kvankam oni ne finsolvis la aferon, oni prijugxas interesesprimojn por konstrui novan privatan ajxon sur unugrada publika marborda lando. La jugxo okazas post antauxjugxa kaj partia procedo de la Konsilantaro (kiu preskaux preteratentis pri heritajxaj konsideroj).

Plej probable la "ikono de sulfkulturo" estas detruoto kaj oni konstruos entute netauxga Tajxmahaleca konstruajxon sur Merewether Marborda Krona lando, kun la kunlaboro de la plejmulto de konsilantaranoj, la nova "Labor" sxtatparlamentano por Novkastelo kaj la administrantoj de la Konsilantaro kaj la NSKa Landa Konsilantaro.

Neniam tro malfruas ami nian historion. Oni demandu al ni kial oni tiom avide volas detrui la Merewether Surfdomon, kiu konstruigxis cx. 1937, kaj antauxe estis banpavilion laux la "Art Déco" stilo.

Euxropo plenplenas je ruinitajxoj, kaj homoj elspezas milionojn da dolaroj kaj vojagxas trans la tutan mondon por vidi ilin.
==========Jonathan Moylanhttps://www.blogger.com/profile/04070773711500841219noreply@blogger.com