tag:blogger.com,1999:blog-9026471787879819514.post1109096608847242496..comments2023-03-14T00:04:57.075+11:00Comments on The Newcastle Gerald and Energy Innovator's Advocate: Never againHistory Manhttp://www.blogger.com/profile/05484398246103027961noreply@blogger.comBlogger1125tag:blogger.com,1999:blog-9026471787879819514.post-90548531328015728692008-04-25T15:52:00.000+10:002008-04-25T15:52:00.000+10:00==Esperanto==Hodiaux estas ANZAC-tago. Cxe la Newc...==Esperanto==
Hodiaux estas ANZAC-tago. Cxe la Newcastle Gerald ni memoras pri la tragedio kiu estas milito, kiu postlasis tiom da gevidvoj, georfanoj, kaj plorantaj gepatroj, geamikoj kaj gefamilianoj. Pli ol 100,000 Auxstralianoj mortis dum konfliktoj tra la mondo, kaj pli ol 100 milionoj da homoj mortis tra la mondo dum la pasinta jarcento. Hodiaux ni memoras pri la viktimoj de ambaux Mondmilitoj, la Britia-bura milito, la Vjetnama milito, la Korea milito, la Sudana milito kaj aliaj konfliktoj. Ni staras kun niaj gefratoj kiuj nuntempe sendatis al Irako kaj Afganistano. Principe ni pensas pri la geamikoj kaj gefamilianoj de Andrew Russell, David Pearce, Mathew Locke kaj Luke Worsley kiu mortis en Afganistano dum la lastaj jaroj. Ankaux ni pensas pri la viktimoj de aktualaj konfliktoj en Sudano, Srilanko, Pakistano, Etiopio, la Filipinoj kaj Okcidenta Papuo.
Ni staras kun tiuj homoj tra la mondo kiuj uzas neviolencon por postsekvi justecon kaj vokas al niaj elektitoj malakcepti la uzon de milita konflikto por ekonomia aux politika gajno.

Neniam plu miloj mortu en nacia kombato.

"La morto de iu ajn homo afektas min, cxar mi implikatas je la homaro. Neniam demandu pro kiu oni sonoras, cxar oni sonoras pro vi." - John Donne, 1624

Ni Nepre Ne Forgesu
=============Jonathan Moylanhttps://www.blogger.com/profile/04070773711500841219noreply@blogger.com